Nia klubo estis fondita en la jaro 2022 en la urbo Mitileno sur la insulo Lesbo en Grekujo. Nia celo estas renkonti novajn Esperanto-amikojn kaj helpi unu la alian lerni. Ĉi tie vi trovos informojn pri la lingvo kaj la klubo kaj diversajn interretajn ligilojn.
La lingvo Esperanto estas konata en Grekujo almenaŭ ekde la komenco de la pasinta jarcento. Sed bedaŭrinde estas nur tre malmulte da esperantistoj nuntempe. Ni esperas, ke nia klubo helpos kaj kontribuos al la lernado kaj disvastiĝo de Esperanto en nia lando.
En la greklingva parto de ĉi tiu retejo vi povos legi la regulojn de la lingvo.
Ĉi tie vi trovos kolekton de utilaj ligiloj por lernado kaj ankaŭ retejojn kun enhavo pri Esperanto.
Ĉu vi volas kontakti nin? Sendu al ni vian mesaĝon.
Ni ŝatus renkonti vin!
Pri la retejo ni informas vin ke, ni ne uzas kuketojn, ni ne observas vin, ni ne konservas la retadreson interretan protokolon kaj ni ne konservas viajn datumojn! Ni ne respondecas pri la enhavo de ligiloj kaj enigitaj retejoj/mapoj.
Ĉi tiu retejo estis kreita de privata iniciato kaj estas nekomerca, farita por la loko kaj la homoj, kiuj interesiĝas pri la lingvo Esperanto. Ĉu vi ŝatas ĉi tiun retejon? Por konservi kaj vastigi ĉi tiun retejon ni bezonas vian praktikan helpon. Ĉu vi trovis eraron? Ĉu vi havas sugestojn por plibonigo? Kontaktu nin ĉi tie, ni antaŭĝojas aŭdi de vi!
Retejo sen kukoj | Funkciigita de w3.css | Kreita de Dio